JULIO BAGHY /1891-1967/

JULIO BAGHY /1891-1967/

Julio Baghy estis unu el la plej amataj kaj plej popolaj esperantlingvaj poetoj kaj verkistoj.
En 1910 ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro en diversaj teatroj, ĉar lia familio havis longan tradicion de la teatra profesio.

Li mem versis pri sia patro:

" Drama aktoro estis mia patro,
Sortorompita, kara maljunul',
Kiŭ, ludante rolojn en teatro,
larmojn elvokis ĉiam el okul'…

Drama aktoro estis mia patro …
Mi, obeema lia fila id',
Por mi elektis rolojn en teatro
Viŝi ĉi larmojn per - tutkora rid'. "

Mia patro (Nikolsk-Usurisk)

Lia konfesio:


En 1911 li eklernis esperanton kaj partoprenis esperantan aktivadon.
Dum la unua mondmilito li estis militkaptito, kaj pasigis jarojn en diversaj rusaj militkaptitejoj de Siberio. Li organizis kursojn al militkaptitoj. Tiuj spertoj donis gravan materialon al multaj liaj poemoj kaj al tri el liaj romanoj / La Siberiaj romanoj: Viktimoj, Sur sanga tero, La verda koro /.
Ĉe samovaro unu el la plej popolaj poemoj, al kiŭ lia plumamiko Nikolaj Hohlov sendis respondpoemon en tutsama formo kaj stilo, kiel Baghy skribis sian poemon. /La originala manuskripto troviĝas en la Kolektaĵo Fajszi./
Jam tie Baghy okupiĝis pri la ideo de la kreado de Esperanta teatra ludo. Berezovka kaj Nikolsk-Usurisk kie Julio Baghy reĝisoris kaj aktoris.
Vi povas legi en la ret-poŝto: http://www.oszmi.hu/vfront.htm

Ekde fino de 1920 reveninte hejmen, li dediĉis sian tutan tempon por verkado, popularigis Esperanton, gvidis kursojn, organizis amikrondojn, prelegis kaj helpis la movadon hejme kaj eksterlande.
Pri la" homa homo " en la poemo " Rimportretoj" skribas lia samtempulo Kolomano Kalocsay kun varmaj vortoj. Ĉi tiun poemon hungarigis Márton Fejes. En 1922 Baghy fariĝis kunfondanto de la grava literatura revuo Literatura Mondo kune kun Kolomano Kalocsay.
Dum la 21. Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto (1929) estis prezentita la unua esperanta teatraĵo antaŭ la internacia publiko kun grandaj sukcesoj " Samumo " .
Poste komencis okupiĝi nur pri Esperanta laboro kaj verkado.
Tion li faris fruktodone ĝis sia morto.

 

Verkoj de Baghy

Preter la vivo /Az élet mellett/ 1921, 1922, 1923, 1931
Viktimoj /Áldozatok/ 1925, 1928, 1930, 1971
Pilgrimo /Zarándoklás/ 1926
Dancu marionetoj! /Táncoljatok marionettek!/ 1927
Migranta plumo /Vándorló toll/ 1929
Samumo /Számum/ (Színdarab) 1929
Hura! / Hurrá! / 1930, 1933, 1986
Insulo de Espero (Daŭrigo de Hura! malaperinta dum la Dua Mondmilito)
A Remény szigete (Hurrá! című művének a folytatása, elveszett a második világháború alatt.)
Printempo en la aŭtuno /Tavasz az őszben/ 1931, 1932, 1961, 1972, 1981
Tavasz az őszben (Először magyarul megírt regénye) 1930
La vagabondo kantas /A csavargó énekel/ 1933, 1937
Verdaj donkihotoj /Zöld Don Quijoték/ 1933
Sur sanga tero /Véres földön/ 1933
La teatra korbo /Színházi kosár/ 1934
La verda koro / A zöld szív / 1937, 1947, 1954, 1962, 1965, 1969, 1978, 1982
Sonĝe sub pomarbo /Álmodozva az almafa alatt/ 1958
Koloroj /Színek/ 1960
Ĉielarko /Szívárvány/ 1966
En maskobalo /Az álarcosbálban/ 1977
Aŭtuna foliaro /Őszi levelek/ 1970
Trabuko hercege (Operett szövegkönyv) 1918