KOLOMANO KALOCSAY /1891-1976/

En 2006 rememoras la Esperanto-mondo pri la 115-a naskiĝdatreveno kaj pri la 30-a datreveno de la morto de la mondfama esperantisto Kolomano Kalocsay kiu estis laŭprofesie medicinisto, doktoro de medicinaj sciencoj, titolita universitata profesoro kaj polihistoro.
Li naskiĝis en Abaújszántó (1891) kaj mortis en Budapeŝto(1976).
Lia literatura kariero komenciĝis kiel hungara poeto tiam, kiam lia gimnazia samklasano Ludoviko Győry - Nagy [(1892 - 1980 ) estis delegito de UEA de Hungario. Li havis grandajn meritojn pri la atingoj sur la tereno de la lerneja instruado de Esperanto kaj li estis ricevonta pro tio distingon de la hungara ministerio pri instruado.] alsendis liajn poemojn al la fama hungara literatura gazeto "Nyugat"(1921).

 


En la "Hungara Esperantisto" (1919.no.7) aperis lia unua esperantlingve skribita poemo "Sonorilludo".Unu el la plej belaj esperantlingve skribitaj poemoj "Kisoj" al kiu li komponis ankaŭ la muzikon. Inter la hungaraj poemoj, skribitaj de la juna Kalocsay, jam estis mem tradukitaj en esperanton. Kiel esperanta poeto li debutis en 1921 per la poemkajereto "Mondo kaj Koro".
La volumeto "Rimportretoj"(1931) karakterizas 58 famajn esperantistojn, inter ili Julion Baghy.
Aliaj originalaĵoj estas "Strecita Kordo", "Izolo", "La sekretaj sonetoj" ktp.
Lia merito estis la konigo de nia nacilingva literaturo al la mondo, tradukita el la hungara lingvo esperanten.
La pli grandan parton de la verkaro de Kalocsay okupas liaj poemtradukoj "Kantata Kamparo" /popolkantoj/, "Hungara Antologio", "Johano la brava" kaj "Libero kaj Amo" de Petőfi Sándor, "La Tragedio de l' homo" de Madách Imre.
Liaj Internaciaj poem-antologioj "Eterna Bukedo" kaj "Tutmonda Sonoro", liaj tradukaĵoj "Romaj elegioj" de Goethe, "La Infero" de Dante, "La Floroj de Malbono" de Baudelaire, "Kantoj kaj Romancoj" de Heine, "Rego Lear", "La Tempesto", "Somermeznokta sonĝo"de Shakespeare.
En 1922 Kolomano Kalocsay kune kun Teodoro Schwartz / patro de György Soros/, Julio Baghy kaj Paŭlo Balkányi aperigis literaturan gazeton "Literatura Mondo", kiu estis la internacia esperanta literatura gazeto en la tiama tempo, la centro de la literatura vivo sub la gvidado kaj redaktado de Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy.
La Hungara PEN-Klubo distingis Kolomanon Kalocsay per honor-medalo en 1970 pro la disvastigo de la hungara literaturo.
Kalocsay ne kiel nur poeto, tradukisto, redaktoro sed, ankaŭ kiel lingvisto senlaciĝante klopodis pri la evoluigo de la lingvo.
Li verkis lingvistikajn studojn "Lingvo, stilo, formo", "Parnasa gvidlibro",
"Plena gramatiko de Esperanto", "Domfabriko" ktp.
Liaj verkoj estas troveblaj ne nur en la Fajszi Kolektaĵo sed ankaŭ en la stoko de la Landa Fremdlingva Biblioteko.