Márton Fejes:

Legendo de la „malnova samovaro”

– kaj ĝia demento per dokumentoj
Leteroj de Ĥoĥlov al Baghy en Kolektaĵo Fajszi

En mia lasta artikolo en „Literatura Foiro” ( Siberia mozaiko …) pri Julio Baghy memorante mi uzis la pli ĝeneralan vorton: verkisto, ĉar la menciita mozaiko ne tuŝis lian poezion, sed mi neniam forgesis, ke li  estis ankaŭ kiel poeto unuaranga. Mia nuna temo estas lia vaste konata poemo, la „Ĉe samovaro”, pri kiu multaj legantoj havas eĉ nun falsan imagon, pro diversaj kaŭzoj. Inter tiuj la plej gravaj estas, ke: 1. la rusdevena substantivo per si mem revekas en la memoro ankaŭ Ruslandan scenejon (vidu difinon de PIV!); 2. Legante-aŭdante la nomon de la poeto – en imago de pluraj legantoj, kiuj konas lian vivon kaj liajn plej popularajn prozajn verkojn – aperas konkrete iu aŭ alia Siberia militkaptitejo aŭ la Popola Domo de Nikolsk-Ussurijsk…

ĈE SAMOVARO

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

"Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero,
iri vojon, sed sencelan ...
Ĉu vi konas pli kruelan?"
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
"Havi landon, sed perditan ..."

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.
   

 

Kvar strofoj po kvar versoj, kun paraj rimoj – kvazaŭ ĝi estus unu el la pecoj de la poemciklo: „Tra Siberio”Simila versformo, simila etoso kun hejmsopiro, nostalgio pri io perdita, melankolio, rezignacio…– Grandega eraro! La poemo verkiĝis nek en militkaptiteco, nek aludas al Ruslanda medio…

Pasis pli ol kvardek jaroj ekde tiam, kiam mi unuan fojon legis, aŭdis, eĉ, deklamis ĉi tiun poemon; mi renkontis ĝin eĉ poste, dum aranĝaĵoj de 51-a UK, kaj dum literaturaj vesperoj, aranĝitaj por memoro de la sekvintjare mortinta poeto, Julio Baghy. Estis natura fenomeno la scivolemo de la tiam juna, entuziasma esperantisto: se la hungaro, pri kiu temas en la poemo, estis la poeto mem – kiu estis do la ruso? Kaj pluraj renomaj, seriozaj esperantistoj ­– inter ili ankaŭ s-ro Mihály Sárosi, aktoro-kolego kaj siberia samsortano de Julio Baghy, kaj s-ro Károly Fajszi, la bibliografo – asertis, ke la ruso estis la alia fama esperantisto-poeto: Nikolao Ĥoĥlov. Nu, bone! La scivolemon de la junulo tiam kontentigis la respondo, kaj li ne okupiĝis plu pri la afero. Jardekoj venis, pasis, kaj instruis lin dubi: – Ĉu vere tiuj du personoj estis rolantoj de la ĉesamovara konversacio? Kaj se jes, tamen: kie kaj kiam povis kune sidi kaj paroladi dum tetrinkado tiu ruso kaj hungaro? Tutcerte kaj rajte ni asertas, ke tiu renkontiĝo povis okazi nek antaŭ, nek dum la unua mondmilito. Kvankam en la antaŭmilitaj jaroj ambaŭ ili povis koni la nomon, kaj legi kelkajn fruajn verkojn de la alia, sed tiu estis nur la unua spirita renkontiĝo. Kaj cetere: la verso: „Havi landon, sed perditan…” – estas rekta aludo al sekvoj de Trianona Packontrakto, kiu estis subskribita la 4-an de julio, en la jaro 1920…

Estas konata la fakto, ke Baghy kiel „unujara volontulo en kaporala rango” fariĝis kaptito jam komence de la milito, en septembro de la jaro 1915, apud Luck, kaj nur post ses – en Siberiaj militkaptitejoj pasigitaj – jaroj, je Kristnasko de 1921 li sukcesis hejmenveni.

–Sed kio okazis en tiuj tempoj kun Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, naskiĝinta nur 18 tagojn post Baghy, la 31-an de januaro en 1891? Lia biografio, verkita de B. Tornado,  pri tio sciigas sufiĉe multe: Naskiĝis en Moskvo … lernis en gimnazio… finis komercan lernejon... eklaboris ĉe Ĉefpoŝ-tejo… esperantiĝis, propagandis, kursojn gvidisfebruara kaj oktobra revolucioj… edziĝo kun belulino, tute indiferanta rilate esperanton kaj poezian laboron de sia edzo (Ĉi tiun karakterizon dementas la restintaj leteroj de Ĥoĥlov al Baghy – pro tio estas la substreko de mi: M. F.), soldatservo en blanka armeo (En Ukraino – plurmil kilometrojn fore de la Siberiaj frontoj kaj militkaptitejoj), tifo… elmigro…Zagreb…”

Laŭ tiuj faktoj ilia renkontiĝo neniel povis okazi antaŭ la starto de „Literatura Mondo”, kies unua numero aperis en oktobro de 1922, kaj ekde ĝia dua n-ro jam ankaŭ la nomo de Ĥoĥlov estas legebla inter la kunlaborantoj. Tiu estis ilia dua spirita renkontiĝo, kiun post ioma leterŝanĝo sekvis la persona, efektiva

Samovaro” – „MADE IN GERMANY”

En la Kolektaĵo Fajszi, en O. I. K. (Landa Fremdlingva Biblioteko), en Budapeŝto estas gardataj dek leteroj, kies sendanto estis Nikolao Ĥoĥlov, kaj kiujn   transprenis: Julio Baghy.

„Tre Kara Sinjoro Baghy,” estas la alparolo de la unua letero, kiun skribis Ĥoĥlov al la adresito el Zagrebo, la 30-an de novembro en 1922, la dua jam parolas al „Mia kara, belanima amiko,”, kaj la tria, datita la 3-an de februaro de 1923, komenciĝas per „Bonan tagon, Kara Julio!”. Kaj la duonon de tiu ĉi dekdu (!) paĝa letero skribis ne Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, sed lia edzino Vera (en perfekta esperanto), kaj en ĝi jam estas rememoroj pri Budapeŝta vizito de la geedza paro ĉe Baghy, kaj pri dufoja gastigo de la poeto en Zagreb: „…estis tre strange, kara amiko, ke vi   ĉe la unua via vizito al ni, ne rimarkis, ke tio, kion vi nomis „samovaro” ĉe mia tablo, estis simpla tekruĉo, aĉetita en Zagreb, kun surstampo de malsupre „MADE IN GERMANY”. La samovaroj restis en Moskvo.”  Jen, la nerefutebla pruvaĵo! Laŭ tiu ĉi dokumento la kuna tetrinkado okazis en Zagrebo, en Januaro de 1923, tion skribis la sola atestanto: Vera Aleksandrovna Ĥoĥlova. Malgraŭ tiu ĉi perletera korekto, en la fantazio de la poeto la simpla tekruĉo restis samovaro, kaj sub tiu nomo estis eternigita en la poste verkita poemo, kiu estis premiita dum la XI-aj Internaciaj Floraj Ludoj, kaj kiu aperis presita nur en la dua poemvolumo de Baghy, en „Pilgrimo”. (Eldono de la aŭtoro)

Eldono de la aŭtoro – propra ekzemplero de Julio Baghy (O.I. K. 3487.)


La korespondado de la amikoj de tempo al tempo iom pli maloftiĝis, eĉ, paŭzis, kiel ekzemple antaŭ kaj post  la translokiĝo de la geedza paro Ĥoĥlov en Varsovion, de kie la unua letero estis skribita la 17-an de Februaro en la jaro 1925., kaj estis ilustrita per desegnaĵo pri tombo de Majstro.

La varsovia letero kun desegnaĵo pri tombo de Zamenhof  (O. I. K . 21452.)

Ankaŭ tiu ĉi letero meritus detalan konigon (kiel ĉiuj aliaj aparte), sed nun ne tio estas nia celo. Bedaŭrinde, ni konas nur la leterojn de Ĥoĥlov al Baghy, ĉar la respondoj ne estas troveblaj, tamen, estas certe, ke la adresito ne lasis tiun Varsovian leteron sen respondo, ĉar en la sekvinta letero – datita la 3-an de Majo – Ĥoĥlov respondas al kelkaj demandoj, ankaŭ al la poemo: „Ĉe samovaro”, per responda poemo. Do la Ruso jam konis la poemon de la Hungaro, antaŭ ol ĝi estis publikigita kaj premiita en Mallorca (Internaciaj Floraj Ludoj, aranĝitaj inter 22-a kaj 25-a de Majo), ĉar antaŭ konkursi per la poemo, Baghy sendis ĝin letere al sia amiko-korespondanto… Bedaŭrinde, la grandformata (pli granda ol la nuna A 4), kvadratita papero tro flaviĝis kaj griziĝis dum la pasintaj okdek jaroj,  kaj tial estas malfacile legebla, sed la prisamovara, responda  – ĝis nun ne publikigita – poemo estas nepre citenda.

Poeta respondo al poemo (O.I. K. 21452.)
 

„Mia kara, amata Julio,
mi aŭdas vian amsignalon, kaj mi kuraĝas respondi:”
– tiun enkondukon sekvis la poemo (sen titolo)

Ĉe malnova samovaro
Diras ruso al hungaro:
Frato!
Mi bonvenas viajn vortojn,
Ĉar kunligas niajn sortojn
Fato.
Ambaŭ nin por vivbatalo
Gvidas sama idealo:
Homo.
Ĉu „patrujo” ĝin valoras?
Ĉu perdita korojn boras
Domo?
Multaj aĵoj ŝajnas brili,
Sed sen hom’ aspektas ili
Morte…
Kaj eĉ kupra samovaro
Ligas ruson al hungaro
Forte.

La poemo estis enkonduko de privata letero, do: ne manuskripto, sendita al redaktoro. (Tiuj estis sur apartaj, aldonitaj paperoj, kaj kun peto de eventuale necesaj korektoj, ekzemple en unu pli frua letero: Bonvolu trarigardi la pecon de poezio de Blok, malbone interpretatan de mi…”) Verŝajne ankaŭ la adresito rigardis la poemon kiel privatan, intiman aferon, kaj pro tio lasis ĝin en tiu sfero, kaj sen ajna korekto…

Dek leteroj

estas kune en aparta, bindita dosiero en la Kolektaĵo Fajszi, en O.I.K. (Landa Fremdlingva Biblioteko), en Budapeŝto, ĉiuj el la postlasaĵo de Julio Baghy. La unuaj sep el la jaroj 1921-23, el Zagrebo; du el Varsovio el 1925; ka la lasta el Moskvo, ties dato estas la 29-a de januaro en 1929.

Pasis pli ol duonjarcento ekde la morto de la Ruso, ankaŭ la Hungaro eksilentis antaŭ kvardek jaroj. Ili jam delonge ne povas alparoli al temoj, kiuj okupas la nunan generacion de esperantistoj, sed iliaj skribaj postlasaĵoj povas kompletigi niajn ĝisnunajn konojn, informojn. La legendo de la „malnova sa-movaro” – jen – solviĝis je la unua supraĵa trarigardo de la leteroj. La pli profunda studado de tiuj dek dokumentoj estus konsilinda ankaŭ por literaturhistoriistoj kaj biografiistoj, ĉar la korespondantaj amikoj tiujn tempojn pasigis ne preter la vivo, sed en ties densejo, kaj ili priparolis inter si preskaŭ ĉiujn gravajn temojn de la tiutempa mondo, inkluzive problemojn privatajn, familiajn, literaturajn, movadajn, sociajn, financajn-ekonomiajn kaj politikajn.

(La artikolo Legendo de la "malnova samovaro" (kun kelkaj sensignifaj modifoj) aperis en la revuo „Literatura Foiro” (aprilo 2008) n-ro 232. - M. F.)